Dimanĉo, 19 septembro 2021: Psalmoj 54 (53): 3-4.5.6.8.

Ho Dio, per Via nomo savu min, Kaj per Via potenco defendu mian aferon. Ho Dio, aŭskultu mian preĝon; Aŭskultu la vortojn de mia buŝo. Ĉar la fieruloj leviĝis kontraŭ min, La senkompataj serĉas mian vivon; Ili ne metis Dion antaŭ siajn okulojn. Jen Dio estas mia helpanto; La Sinjoro subtenas mian vivon. Libere mi oferos al vi oferon; Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, pro ĝia boneco.

Rimarkoj kaj preĝoj