Dimanĉo, 20 junio 2021: Dua Letero al Korintanoj 5: 14-17.

Fratoj kaj fratinoj: La amo al Kristo pelas nin, post kiam ni alvenis al la konvinkiĝo, ke oni mortis por ĉiuj; tial ĉiuj mortis. Li ja mortis por ĉiuj, por ke tiuj, kiuj vivas, ne plu vivu por si mem, sed por tiu, kiu pro ili mortis kaj resurektis. Sekve de nun ni rigardas neniun laŭ la karno; eĉ se ni iam konis Kriston laŭ la karno, tamen nun ni ne plu konas lin. Kiu do estas en Kristo, tiu estas nova kreo: la malnovaj aferoj forpasis; jen novaj aferoj venis.

Rimarkoj kaj preĝoj