Dimanĉo, 20 junio 2021: Psalmoj 107 (106): 23-24.25-26.28-29.30-31.

Iuj marveturis per ŝipoj, okupis sian komercon sur la profundaj akvoj. Ili vidis la farojn de la Eternulo, la mirindaĵojn de Dio en la profundo. Li parolis kaj vekis ŝtorman venton; ĝi ĵetis la ondojn alte. Ili leviĝis ĝis la ĉielo, profundiĝis; iliaj koroj tremis pro la danĝero. En sia mizero ili ekkriis al la Eternulo, kiu elkondukis ilin el sia danĝero; la ondoj de la maro kvietiĝis. Ili ĝojis, ke la maro trankviliĝis, ke Dio venigis ilin al la haveno, kiun ili sopiris. Ili danku la Eternulon pro tia favorkoreco, pro tiaj mirindaĵoj por nur homoj.

Rimarkoj kaj preĝoj