Dimanĉon, 5an de julio 2020: Letero al la Romanoj 8: 9.11-13.

Fratoj kaj fratinoj: Vi ne estas en la karno; kontraŭe vi estas en la spirito, se nur la Spirito de Dio loĝas en vi. Kiu ne havas la Spiriton de Kristo, li ne apartenas al li. Se la Spirito de tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, loĝas en vi, tiu, kiu levis Kriston el la mortintoj, donos vivon ankaŭ al viaj mortemaj korpoj, per sia Spirito, kiu loĝas en vi. Tial fratoj, ni ne estas ŝuldantoj al la karno, por vivi laŭ la karno. Ĉar se vi vivos laŭ la karno, vi mortos, sed se per la spirito vi mortigas la farojn de la korpo, vi vivos.

Rimarkoj kaj preĝoj