Ĵaŭdo, 2 decembro 2021 : Psalmoj 118(117):1.8-9.19-21.25-27a.

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona, Ĉar eterna estas Lia boneco. Pli bone estas rifuĝi en la Eternulon Ol fidi homon. Pli bone estas rifuĝi en la Eternulon Ol fidi eminentulojn. Malfermu al mi la pordegojn de justeco; Mi eniros ilin kaj dankos la Eternulon. Ĉi tio estas la pordego de la Eternulo; la justulo eniros ĝin. Mi dankos Vin, ĉar vi respondis al mi kaj estis mia savanto. Ho Eternulo, donu savon! Ho Eternulo, donu prosperon! Benata estu tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; ni benas vin el la domo de la Eternulo. La Eternulo estas Dio kaj lumigis al ni. Aliĝu en procesio kun foliaj branĉoj ĝis la kornoj de la altaro.

Rimarkoj kaj preĝoj