Lundo, 12 oktobro 2020: Psalmoj 113 (112): 1-2.3-4.5a.6-7.

Gloru, servantoj de la Eternulo, gloru la nomon de la Eternulo. Benata estu la nomo de la Eternulo nun kaj eterne. De la leviĝo ĝis la subiro de la suno estas la laŭdinda nomo de la Eternulo. La Eternulo estas alte super ĉiuj popoloj; super la ĉielo estas lia gloro. Kiu similas la Eternulon, nian Dion, kiu estas en la alteco, kiu rigardas la ĉielon kaj la teron malsupre? Li levas humilulon de la polvo; de la sterkejo li levas la malriĉulojn.

Rimarkoj kaj preĝoj