Mardo, 8 marto 2022 : Psalmoj 34(33):4-5.6-7.16-17.18-19.

Gloru kun mi la Eternulon, Ni kune gloru Lian nomon. Gloru kun mi la Eternulon, Ni kune gloru Lian nomon. Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi kaj savis min de ĉiuj miaj timoj. Rigardu al Li, ke vi brilu de ĝojo, Kaj viaj vizaĝoj ne ruĝiĝu de honto. Rigardu al Li, ke vi brilu de ĝojo, Kaj viaj vizaĝoj ne ruĝiĝu de honto. Kiam la malriĉulo vokis, la Eternulo aŭdis, kaj de sia tuta mizero Li savis lin. Okulojn por justuloj la Eternulo havas, Kaj orelojn por ilia kriado. La Eternulo alfrontas la malbonfarantojn, Por ekstermi la memoron pri ili sur la tero. Kiam krias virtuloj, la Eternulo ilin auxskultas, Kaj de ilia tuta mizero Li savas ilin. Proksima estas la Eternulo al la korrompitaj; kaj tiujn, kiuj estas disbatitaj en spirito, Li savas.

Rimarkoj kaj preĝoj