Vendredo, 13 aŭgusto 2021: Psalmoj 136 (135): 1-3.16-18.21-22.24.

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona, ĉar eterna estas Lia boneco; Gloru la Dion de dioj, ĉar eterna estas Lia boneco; Gloru la Eternulon de la sinjoroj, ĉar eterna estas Lia boneco. Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto, CXar eterna estas Lia boneco; Kiu frapis grandajn reĝojn, ĉar eterna estas Lia boneco; Kaj mortigis potencajn reĝojn, ĉar eterna estas Lia boneco. Kaj heredigis ilian landon, ĉar eterna estas Lia boneco; La heredaĵo de lia servanto Izrael, ĉar eterna estas Lia boneco; Kaj liberigis nin de niaj malamikoj, ĉar eterna estas Lia boneco.

Rimarkoj kaj preĝoj