Vendredo, 13 novembro 2020: Psalmoj 119 (118): 1.2.10.11.17.18.

Felicxaj estas tiuj, kies vojo estas senmakula, kiuj iras laux la instruo de la Eternulo. Feliĉaj estas tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, Kiuj Lin serĉas per sia tuta koro. El mia tuta koro mi serĉas vin; mi ne devojiĝu de viaj ordonoj. En mia koro mi konservas vian promeson, Ke mi ne peku kontraŭ vi. Estu bona kun via sklavo, por ke mi vivu kaj plenumu viajn vortojn. Malfermu miajn okulojn, por ke mi konsideru la mirindaĵojn de via leĝo.

Rimarkoj kaj preĝoj